Regiono Pamina

La Regiono Pamina estas ligo de pluraj komunumoj, urboj kaj administraj regionoj en parto de la limregiono de Germanio kaj Francio, pli konkrete en la regiono Palatinato de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, en la regiono Badeno de la federacia lando Baden-Virtembergo kaj la nordo de la regiono Alzaco en Francio. La nomo Pamina (kiu sonas kiel la nomo de ĉefa personaĵo de la opero "Sorĉa Fluto" de W. A. Mozart) estas artefarita vorto kaj kunmetaĵoj el la la literoj PA por "Palatinato" (Pfalz), MI por "Mittlerer Oberrhein" (Meza Supra Rejno) kaj NA por "Nordo de Alzaco".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne