La Registrado signifas en la muziko
La registrado estas karakteriza distingilo de la orgen-, klavicen- kaj harmoniumludado, je kiuj ĝi generas la sonkoloron kaj la sonfortecon. Je kreskanta nombro de tirendaj aŭ maltirendaj registroj dum la ŝanĝo de la registrado la muzikiston subtenas t.n. kombiniloj aŭ, se tiuj ĉi mankas, ne sufiĉas aŭ spite de ludhelpiloj ne povas esti mastrumataj, registranto.
Sub antaŭregistrado oni komprenas la aranĝadon de orgenpeco sur konkreta orgeno far‘ de la koncertonta orgenisto. Tio ĉi estas necesa procedo, ĉar neniu orgeno egalas la alian. depende de la grandeco de la orgeno kaj la ludota literaturo (vd. orgenmuziko) la antaŭregistrado de unuhora orgenkoncerto povas daŭri 1-6 horojn. Sub provregistrado oni komprenas provon kune kun registranto, dum kiu oni ekzercas registroŝanĝojn kaj registradajn procedojn.
Ekzistas — laŭ epoko kaj muzika pejzaĝo — normregistraĵoj k.e. pleno, fonds doŭ aŭ grand chœur. Detalaj registradordonoj de komponistoj en la nototekstoj estas kutimaj ekde la 19-a jarcento.