Regna burgo Cochem | ||
---|---|---|
Kastelo | ||
![]() | ||
Pintburgo, muzeo [+] | ||
Supermara alteco | 136 m ü. NHN [+] | |
Koordinatoj | 50° 8′ 32″ N, 7° 10′ 1″ O (mapo)50.14227.16694Koordinatoj: 50° 8′ 32″ N, 7° 10′ 1″ O (mapo) | |
![]() |
||
Regna burgo Cochem | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La regna burgo Cochem estas burgkonstruaĵo en la rejnlando-palatinata urbo Cochem ĉe la Mozelo. Ĝi estas la ekkonilo de la urbo kaj situas sur de malproksimo videbla montkeglo pli ol 100 m super la urbo.
La konstruaĵo, kiu en la mezepoko servis kiel doganburgo, laŭ la plej novaj esploroj verŝajne datiĝas el la jaro 1100[1] aŭ el la unua duono de la 12-a jarcento.[2] Post la detruo en la 17-a jarcento la komercisto kaj sekreta komerca konsilisto Louis Fréderic Jacques Ravené el Berlino rekonstruigis ĝin laŭ sia gusto en la jaroj 1868 ĝis 1877.[3] La regna burgo Cochem tial estas bona ekzemplo de konstruaĵo laŭ la stilo de novgotiko dum la tempo de germana historiismo.
La burgo Cochem estas protektita kulturmonumento laŭ la konvencio de Hago pri protekto de kulturaĵoj dum armitaj konfliktoj.