Rēgulae ad dīrectiōnem ingeniī | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | René Descartes |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1701 |
Ĝenro | eseo |
En 1628 René Descartes (Kartezio) komencis laboron sur nefinita traktato koncerne al la konvena metodo por scienca kaj filozofia pensado titolita Regulae ad directionem ingenii aŭ Reguloj por la Instruado de la Menso. La verko estis poste eldonita en 1701 postmorte de Kartezio.[1] Ĉi tiu traktato skizis la bazon por lia posta verko pri kompleksaj problemoj de matematiko, geometrio, scienco kaj filozofio.[2] La verko estas taksita esti verkita dum proksimume pli ol 10 jaroj kaj kiel tia Kartezio movis en lia utiligo kaj difino de ĉi tiuj reguloj. Reguloj por la Instruado de la Menso estas priskribita kiel antaŭirinto kaj 'skiza notlibro' por liaj aliaj verkoj.[3]
En totalo estis planita 36 reguloj. Reguloj 1-12 traktas la difinon de scienco, la ĉefaj operacioj de la scienca metoda (intuicio, dedukto kaj nombrado) kaj kio Kartezio terminas "simplajn proponojn", kiuj "okazas al ni spontanee" kaj kiuj estas objektoj de certa kaj evidenta sciiĝo aŭ intuicio. Reguloj 13–24 traktas kion Kartezio terminas "perfekte komprenitajn problemojn" aŭ problemoj en kiuj ĉiuj de la kondiĉoj kiuj rilatas al la solvo de la problemo estas konata kaj kiu ekestiĝas ĉefe en aritmetiko kaj geometrio. Reguloj 25–36 traktas "neperfekte komprenitajn problemojn" aŭ problemoj en kiuj unu aŭ pli da kondiĉoj kiuj rilatas al la solvo de la problemo ne estas konata, sed devas esti trovita. Ĉi tiuj problemoj ekestiĝas majoritate en naturfilozofio kaj metafiziko.[2][4] Tamen, la verko finiĝas frue ĉe regulo 21.