Reinhard Selten

Reinhard Selten
Nobel-premiito
Persona informo
Reinhard Selten
Naskonomo Reinhard Justus Reginald Selten
Naskiĝo 5-an de oktobro 1930 (1930-10-05)
en Vroclavo,  Germanio
Morto 23-an de aŭgusto 2016 (2016-08-23) (85-jaraĝa)
en Poznano
Tombo Miłostowo Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno judoj vd
Lingvoj Esperantogermana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Frankfurto (1951–1961) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Adolf Selten Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto
esperantisto
matematikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ekonomiko, eksperimenta ekonomiko, matematiko, ludoteorio kaj Esperanto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Bonno vd
Doktoreca konsilisto Ewald Burger • Wolfgang Franz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reinhard Justus Reginald SELTEN [RAJNhat ZELtn] (naskiĝis la 5-an de oktobro 1930 en Breslaŭo, mortis la 23-an de aŭgusto 2016 en Poznano) estis matematikisto, ekonomikisto kaj esperantisto. Li estis Nobel-premiito pri ekonomiko[1] (1994) kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (ekde 1995)[2].

Selten naskiĝis en Vroclavo (germane:Breslau), tiam Germanio (hodiaŭ Wrocław, Pollando), kiel filo de esperantisto Adolf Selten. Post la Dua Mondmilito li ekloĝis en Okcidenta Germanio. Li studis matematikon en Frankfurt am Main, faris la magistronivelan ekzamenon en 1957 kaj doktoriĝis en 1961. Post plurjara laboro en ekonomiscienca esplorgrupo kaj unujara restado en Usono li en la jaro 1968 habilitiĝis pri ekonomiko en Frankfurto ĉe Majno. Poste li laboris kiel profesoro en Berlino, Bielefeld kaj Bonn. En 1996 li emeritiĝis. Dek unu universitatoj asignis al li honoran doktorecon.

Li estis membro kaj honora senatano de la Akademio Internacia de la Sciencoj en San-Marino (AIS), membro de la Nordrejn-Vestfalia Akademio de la Sciencoj (Nordrhein-Westfälische Akademie der Wissenschaften) kaj Fellow of the Econometric Society Arkivigite je 2008-12-10 per la retarkivo Wayback Machine.

Grava esplorkampo de Reinhard Selten estis la ludoteorio. En 1994 kun John Charles Harsanyi kaj John Nash li ricevis la Premion pri ekonomiko de la Sveda Nacia Banko memore al Alfred Nobel, ofte nomatan Nobel-premio pri ekonomiko. Li estis la unua germano, kiu ricevis tiun premion.

  1. https://www.nobelprize.org/prizes/economic-sciences/1994/selten/facts/
  2. Forpasis Reinhard Selten, HeKo 612 5-B, 1 sep 16

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne