Reinickendorf | |||||
---|---|---|---|---|---|
distrikto de Berlino vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 266 408 (2019) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 977 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 52° 34′ N, 13° 20′ O (mapo)52.56666666666713.333333333333Koordinatoj: 52° 34′ N, 13° 20′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 89,5 km² (8 950 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Reinickendorf (district of Berlin) [+] | |||||
Reinickendorf urbodistrikto de Berlino |
||
---|---|---|
Reinickendorf [RAJnikendorf] estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 89,46 kvadrataj kilometroj kaj fine de 2018 havis 265 225 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 2 964 loĝantoj po km². La distrikto Reinickendorf inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en la okcidenta parto de Berlino, "insule" ĉirkaŭita de la teritorio de GDR, kaj konsistigis ties nordon. En la reunigita urbego ĝi estas la nordokcidento de la urba teritorio. Parte ĝi estas dense loĝata, sed al la urbodistrikto ankaŭ apartenas la plej granda arbara areo de la urbo, nomata "Tegeler Forst" kaj la lago "Tegeler See" plus pluraj pli malgrandaj lagoj.