Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo

Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (mallongigo: ReVELo) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj.

Unufoje jare ĝi organizas ReVELo-tagon. Ekde aŭgusto 2006, prezidantino de ReVELo estas Petra Dückershoff. Laŭ formala decido, ekde tiam la publikaĵo Ruhr-Espero estas la ReVELo-bulteno, kiu ŝanĝas sian titolon al la nomo ReVo kaj Esperanto. Krome, ekde 2005 laŭ iniciato de d-o Rudolf Fischer ekzistas jahu-grupo kiel komunikejo por ReVELo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne