Rejnlanda Ardeza Montaro (Geologio)
La pejzaĝa regionego Rejnlanda Ardeza Montaro estas grupo de pluraj, geologie tre parencaj, mezaltaj montaroj en la okcidento de Germanio . Ĝi kovras la germaniajn federaciajn landojn Hesio , Nordrejn-Vestfalio , Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando , sed krome Luksemburgon kaj partojn de nordokcidenta Francio kaj okcidenta Belgio - laŭ tiu difino ĝi inkluzivas ankaŭ la mezaltan montaron Ardenoj .[ 1] . Plej alta punkto de la Rejnlanda Ardeza Montaro situas en la montaro Taunus kaj estas la monto Großer Feldberg iom nordokcidente de Frankfurto-ĉe-Majno , kiu altas 878 metrojn super la marnivelo .
↑ E. Schmidt kaj aliaj Deutschland. Harms Handbuch der Geographie (Germanio. Manlibro de geografio el serio Harms). eldonejo Paul List, 26-a eldono, Munkeno 1975, p.75