Rekordoj de Mamuloj rilatas al la bestotipo mamulo, jen klaso de vertebruloj, kovritaj de haroj, kies inoj havas mamojn (escepte de ekzemple la monotremoj, kies lakto estas rekte produktita en specifaj haŭt-lokoj) kaj lakto-nutras siajn idojn, almenaŭ en la komenca periodo post la naskiĝo de la ido. Evolue la mamuloj devenas el reptilioj.
Ekzistas proksimume 5400 specoj (5490 laŭ la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj) de mamuloj, disvastigata en proksimume 1200 genroj, 153 familioj, kaj 29 ordoj (kvankam tio varias laŭ enklasiga metodo). Mamuloj grandas el la 30-40 milimetra Burda vesperto al la 33 metra Blua baleno.