Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Reliefo |
Reliefo estas skulptita artverko leviĝanta el plata fono, sen esti disigita de ĝi. Reliefoj troviĝas en la tuta mondo, ofte sur monumentaj konstruaĵoj. La prilaborita materialo povas esti ŝtono, ligno, eburo aŭ metalo. Depende de kiom alte la figuroj elstaras el la fono, oni parolas pri malprofunda reliefo (bareliefo), duonreliefo aŭ altreliefo.
Laŭ Francisko Azorín reliefo estas Elstaro de io sur ebena surfaco. Elstara skulptaĵo sur ebeno.[1] Li indikas etimologion el la latina relevare (re levi). Kaj li aldonas la terminojn kaj signifojn alta reliefo, por reliefo, kies figuroj pli ol duone superstaras la ebenon; meza reliefo, por reliefo, kies figuroj elstaras la duonon de ilia proporcia dikeco; bareliefo, por reliefo, kies figuroj elstaras malpli ol la duono de ilia dikeco.[2]