Ĉi tiu artikolo temas pri surrealisma artisto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Varo (apartigilo). |
Remedios Varo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | María de los Remedios Alicia Rodriga Varo y Uranga |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1908 en Anglès, Provinco Ĝirono, Burbona restaŭrado en Hispanio |
Morto | 8-an de oktobro 1963 (54-jaraĝa) en Meksikurbo, Meksiko |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Loĝloko | Madrido • Parizo • Meksikurbo • Barcelono |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando (1924–1929) |
Okupo | |
Okupo | pentristo skulptisto desegnisto |
TTT | |
Retejo | http://remediosvaro.com/ |
María de los Remedios Alicia Rodriga VARO y Uranga1[1] (Anglès, Provinco Ĝirono, Katalunio, Hispanio, 16a de decembro 1908 – Meksikurbo, 8a de oktobro 1963), konata kiel Remedios Varo, estis superrealisma pentristino, verkistino kaj grafikartistino.
Ŝi estis unu de la unuaj virinoj kiuj studis en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando de Madrido. En 1932 ŝi setliĝis en Barcelono, kie ŝi laboris kiel desegnisto por reklamado, kaj aliĝis al kataluna superrealisma grupo "Logicofobista". En 1937 ŝi veturis al Parizo kun la superrealisma franca poeto Benjamin Péret kaj en 1941; pro la alveno de la nazioj al Francio, ŝi ekziliĝis al Meksiko. Neniam revenis al Hispanio. Male al tio amplekse supozita, Remedios Varo neniam akiris la meksikan ŝtatanecon, kaj konservis sian hispanan ŝtatanecon, diference de sia amikino Leonora Carrington, kiu ja akiris la meksikan ŝtatanecon.[2][3]
La verkaro de Varo per sugestiga imagopovo miksas sciencon, mistikismon, ezoterecon kaj magion.