Resident Evil (Esperante Enloĝanta Malbono), konate en Japanio kiel Biohazard (Biologia Risko), estas traviva horora videoludo eldonita de Capcom. La unua rakonto eldoniĝis en 1996 kaj haveblis unue nur sur la Sony PlayStation. Sekve la videoludo portiĝis al la Sega Saturn kaj PC. Dum 2002 la ludo estis refarita kaj eldoniĝis sur la Nintendo GameCube. Tiu ĉi versio enhavis pli bonajn grafikojn, sonojn kaj ludŝanĝojn. Finfine haveblis en 2006 Nintendo DS-a versio, nomata Resident Evil: Deadly Silence.
Tiu ĉi videoludo estis unu el la plej fruaj ludoj konataj kiel "travivaj hororaj" ludoj. Pro tiu ĉi fakto "Games Informer" notas ke la originala Resident Evil estas unu el la plej gravaj ludoj iam faritaj.