Retforumo estas diskutforumo kiu funkcias per (inter)retejo. Ĝi estas alternativo al la jam pli malnovaj medioj de interreto, kiel ekzemple Usenet kaj dissendolisto. Disde retaj babilejoj la retforumoj diferencas kutime per pli alta nivelo de komunikado: eble pro tio, ke en la forumoj partoprenantoj havas pli da tempo por pripensi sian respondon kaj pli da spaco por tajpi ĝin.
Kutime oni diskutas en retforumo pri pli-malpli strikte difinita temo. La forumo povas esti dividita laŭ subtemoj je subforumoj. Parto de la subforumoj aŭ eĉ la tuta forumo povas esti fermita (videbla nur por certaj registritaj personoj), aliaj subforumoj estas malfermitaj por ĉiu kaj i. a. estas prilaborataj de serĉiloj kiel Guglo. Pro la spamaj robotoj lastatempe preskaŭ malaperis retforumoj, kie oni rajtas partopreni sen anticipa registriĝo.
Inter la gravaj problemoj de retforumoj estas spamo, trolado kaj uzo de gantopupoj.