La Israela Unupartia Retiro-Plano aŭ Malengaĝiĝo (hebree תוכנית התנתקות, Toĥnit Haitnatkut) estis plano proponita komence de 2004 fare de la tiama Ĉefministro de Israelo Ariel Ŝaron, adoptita fare de la Registaro kaj aprobita perleĝe de la Israela Parlamento (Kneset), kiu estis efektivigita dum la dua duono de aŭgusto 2005 [1]. La plano proponis forigi ĉiun permanentan israelan civilan ĉeeston de la Gazaa Sektoro, same kiel forigi kvar setlejojn de la norda parto de Cisjordanio, administritaj de Israelo ekde la Sestaga Milito [2].
Dum la israela retiro de la Gazaa Sektoro, 21 civilaj israelaj setlejoj estis malmuntitaj, kaj precipe la tuta regiono nomita Guŝ-Katif, kaj kvar estis evakuitaj en la norda Cisjordanio [3]: