Revierpark estas parka kaj libertempuma pejzaĝo en la Ruhr-Regiono.
La koncepto Revierpark devenas de ideoj el la fondotempo de la Regiona Ligo Ruhr en la jaro 1920. Tiu ĉi realigis la Revierpark-ojn kune kun la koncernaj urboj en la 1970-aj jaroj, por plibonigi la libertempuman valoron en la industrie stampita Ruhr-Regiono. Krom ampleksaj parkaĵoj en la Revierpark-oj troviĝas variaj sportejoj.