Ricardo Piglia | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Ricardo Emilio Piglia Renzi | |||||
Naskiĝo | 24-an de novembro 1941 en Adrogué | ||||
Morto | 6-an de januaro 2017 (75-jaraĝa) en Bonaero | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Amiotrofa lateralsklerozo ![]() | ||||
Lingvoj | hispana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Argentino ![]() | ||||
Alma mater | Nacia Universitato La Plata ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto scenaristo ĵurnalisto literaturkritikisto ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Respiración artificial ❦ Burnt Money vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ricardo Emilio PIGLIA Renzi (Adrogué, 24-a de novembro 1941 - Bonaero, 6-a de januaro 2017)[1] estis argentina verkisto, kinscenaristo kaj literatura kritikisto.
Li interesiĝis pri usona literaturo kaj direktis kolekton pri krimromanoj, kiu disvastigis en Argentino la verkojn de Dashiell Hammett, Raymond Chandler, David Goodis kaj Horace McCoy. Krom usonanoj, ankaŭ aŭtoros de aliaj lingvoj, kiel Kafka aŭ Musil, influis sur liaj verkoj. Li ekverkis en la dua duono de la 1950-aj jaroj en Mar del Plata sian Taglibron, kaj pluis dum sia vivo. La internacia agnosko venis al li pro lia unua romano Respiración artificial, de 1980. Kiel literatura kritikisto, li verkis eseojn pri Roberto Arlt, Borges, Sarmiento, Macedonio Fernández kaj aliaj argentinaj verkistoj.
Piglia estis profesoro en Usono. Poste revenis al Bonaero, komponis operon, kunlaboris en radio, bildliteraturo, ktp. Kelkaj el liaj verkoj estis tradukitaj al nombraj lingvoj, partikulare al la angla, franca, itala, germana kaj portugala. Li ricevis nombrajn premiojn.