Richard B. Spencer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1978 (46-jaraĝa) en Bostono |
Loĝloko | Alexandria • Preston Hollow • Whitefish • kantono Arlington |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Institute Vienna Circle (en) ![]() Universitato Duke - European intellectual history since 1789 (en) ![]() Universitato de Ĉikago - homa scienco (2001–2003) Universitato de Virginio - muzikhistorio, literaturo (1999–2001) Universitato Colgate - Bakalaŭro de Artoj (1998–1999) St. Mark's School of Texas (en) ![]() ![]() |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | verkisto politika aktivisto preleganto redaktisto podkastisto ĵurnalisto kolumnisto teoriisto de konspiroj ![]() |
Richard Bertrand SPENCER (naskiĝis la 11-an de majo 1978) estas usona blanka naciisto, konata pro sia disvastigado de blanksuperecismaj vidpunktoj.[1][2][3] Li estas prezidanto de la blanknaciisma pensfabriko National Policy Institute ("nacia politika institucio") kaj de Washington Summit Publishers, sendependa eldonejo. Spencer diris, ke li malakceptas la priskribon "blanka superecisto," kaj priskribas sin kiel "identecano."[4][5] Li proponas blankan hejmlandon por "senposedigita blanka raso" kaj alvokas "pacan etnan purigadon" por haltigi la "malkonstruadon" de la eŭropa kulturo.[6]
Spencer kaj aliaj diris, ke li inventis la terminon "alt-right" (angla termino, mallonge signifante "alternativan dekstron"),[7] kiun li opinias movado pri blanka identeco.[8][9][10]
Spencer multfoje citis nazian propagandon kaj denuncis la judan popolon,[10][11] kvankam li mem neis, ke li estas novnaziisto.[12] Spencer kaj lia organizo ricevis signifan gazetaran atenton dum la semajno post la usona prezidenta elekto de 2016, kie, responde al sia krio "Hail Donald Trump, hail nia popolo, hail venko!" granda kvanto da liaj subtenantoj faris la nazian saluton, simile al la devizo Sieg Heil, uzata en la amasaj manifestacioj de la Nazioj. Spencer defendis ilian konduton, dirante, ke la nazia saluto estis farita laŭ spirito de "ironio kaj gajegeco."[13]