Richard POWERS (naskiĝis la 18-an de junio 1957, en Evanston, Ilinojso) estas usona verkisto.
Powers iĝis konata ĉefe pro lia literatura traktado de sciencaj kaj filozofiaj temoj, kiel ekzemple aktuala cerbesplorado kaj ĝiaj psikologiaj implicoj en lia plej konata kaj premiita verko The Echo Maker [1][2].
Liaj verkaĵoj estas rimarkindaj pro la inkludo de multe da muzika scio, same kiel science orientitaj elementoj, ekzemple tiu de muzikeco kaj ties soci-politikaj signifoj en lia familia sagao The Sound of Time.
Aktuale en 2023, Powers publikigis dek tri romanojn kaj instruis ĉe la Universitato de Ilinojso kaj Universitato Stanford. Li gajnis la 2019- an Premion Pulitzer por fikcio por The Overstory.