Richard Edler von MISES (naskiĝis la 19-an de aprilo 1883 en Lvivo, mortis la 14-an de julio 1953 en Bostono) estis aŭstra-usona matematikisto. Baldaŭ antaŭ sia morto, li priskribis sian laboron simple en siaj propraj vortoj kiel "praktika analizo, integralaj kaj diferencialaj ekvacioj, mekaniko, hidrodinamiko kaj aerodinamiko, struktura geometrio, probablokalkulo, statistiko kaj filozofio".
Li faris gravajn kontribuojn en aerodinamiko, fluida mekaniko, nombra analizo, probabla teorio kaj statistiko. Inter liaj eltrovaĵoj estas la streĉiĝo de von Mises [1], la paradokso de naskiĝtago [2], la distribuo de von Mises, la teoremo de Bernstein-von Mises kaj la testo de Cramér-von Mises. Li estis ankaŭ filozofie kaj arte interesita – ekz. li estis membro de la Viena rondo kaj posedanto de granda privata kolekto pri la poeto Rilke [3].