Richard BURTON, realnome: Richard Walter JENKINS (naskiĝis la 10-an de novembro, 1925, mortis la 5-an de aŭgusto, 1984) estis brita aktoro.
Burton naskiĝis en Pontrhydyfen/ Kimrio. Post tre sukcesa teatra kariero Burton ekde la 1950-aj jaroj laboris kiel filmaktoro, brilante en multnombraj karakteraj roloj. Same fama kiel lia aktorado cetere ankaŭ estis lia privata vivo: Dufoje li edziĝis al sia kolegino Elizabeth Taylor kaj ambaŭfoje la paro kun granda bruo disiĝis.