Clinton Richard DAWKINS [KLINt.n RIĉard DOkins] (naskiĝis 26-an de marto 1941), pli konata kiel Richard Dawkins, estas brita etologo, zoologo kaj evoluisma biologo. Li estis profesoro en la Universitato de Oksfordo de 1995 ĝis 2008.[1] Li famas precipe pro tio, ke li estas fervora defendanto de la evoluisma teorio de Darwin kaj kritikanto de la fundamentreligia kreismo.
Dawkins famiĝis pro sia teorio de la egoisma geno, kiun li priskribas en samnomita libro. Tie li konsideras kiel fundamentan unuon de la selekto la genon, kiu uzas la korpon nur kiel multobligilon. Dawkins estas 'iniciatinto' de la nocio de memeoj. Memeoj estas por la kultura evoluo, kio estas genoj por la biologia evoluo. Memeoj (melodioj, pensoj, frapfrazoj, modoj) disvolviĝas pere de mutacio kaj selekto same kiel genoj. Dawkins estas ankaŭ pasia ateisto. En sia eseo "Virusoj de la menso" li prezentas religion pere de la meme-teorio.
Dawkins estas klara ateisto kaj humanisto. Li estas unu el la plej famaj verkistoj kiuj konsekvence penas defendi la evoluteorion, en entuziasma maniero sed kun strikte sciencaj argumentoj, kontraŭ la kritikoj kiuj estas alportataj el kiu ajn angulo. Li estas membro (fellow) de la Brita Royal Society (Reĝa Societo). Krom liaj publikaĵoj li ankaŭ estas multinvitata preleganto kaj faris grandan nombron da televidprogramoj.