Richard GERE (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1949) estas usona aktoro.
Li estas konata tibeta budhisto kaj aktiva apoganto de la Dalai-lamao-14, Tenzin Gyatso.
Gere naskiĝis en Philadelphia. Li eminentis en la altlernejo pri gimnastiko kaj muziko (li ludis trumpeton). Li diplomitiĝis en 1967 en North Syracuse Central High School. Gere vizitis la Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst, sed post du jaroj finis tion. Li klopodis por profesia trumpeta kariero. Li aperis en televido, kino kaj teatro en la 1970-aj jaroj. Lia kariero ekis en 1980 per la filmo Usona ĝigolo (American Gigolo).
Li estis iam edzo de la supermodelo Cindy Crawford kaj de la aktorino kaj modelino Carey Lowell, kun kiu li havas filon, Homer James Jigme Gere. Lia nuna edzino estas Alejandra Silva.
Li ankaŭ havas duonfraton, la germanon Henry Januszewski.