Richmond Hill estas urbo en la suda parto de la provinco Ontario en Kanado. Ĝi situas proksimume 28 km norde de la urbo Toronto, inter la urboj Vaughan kaj Markham kaj estas parto de metropola regiono nomata Granda Toronto kaj de la Jorka Regiono. Laŭ stato de la jaro 2021 en la komunumo vivis 202 022 loĝantoj sur areo de 100,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 001 loĝantoj/km². Laŭ stato fine de 2022, urbestro estas David West. Richmond Hill estas oficiale urbo ekde 1873.