Ringa gimnastiko | |
---|---|
Wikipedia article covering multiple topics | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Ringa gimnastiko estas fako de ila arta gimnastiko de viroj. Ekde la unua moderna olimpiko, la Somera Olimpiko 1896, ĝi estas olimpika sporto. La gimnastikilo nomiĝas duringo. Laŭ la olimpikaj reguloj, du ringoj pendas en alteco de 275 centrimetroj super la planko, en distanco de 50 centrimetroj je drataj ŝnuroj, kiuj turneble estas fiksitaj je 575 centrimetrojn alta skafaldo. Plankaj matracoj por la fina subensalto de la gimnastikilo altas 20 centimetrojn. La du ringoj mem havas diametron de 24 centimetroj ekstere kaj 21 interne.
Dum la gimnastikado alternas movoj, kiuj aparte necesigas korpan forton, kaj elementoj svingaj.