![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Plenkreskulo en Vardø, Norvegio
registrita en Skomer
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La mevoj de la genro Rissa estas du tre proksime rilataj marbirdaj specioj en la familio Laridae, nome Trifingra mevo (Rissa tridactyla) kaj Ruĝkrura mevo (Rissa brevirostris). Oni kontrastigas epitetojn "Nigrakrura" kaj "Ruĝkrura" por distingi ambaŭ speciojn en Nordameriko, sed en Eŭropo, kie forestas Rissa brevirostris, la Nigrakrura estas ofte konata simple kiel Trifingra. La genronomo Rissa devenas el la islandlingva nomo Rita por la Trifingra mevo.[1]
Ambaŭ specioj estas fizike tre similaj. Ili havas blankajn kapon kaj korpon, grizan dorson, grizajn flugilojn pinte nigrajn kaj brilflavan bekon. Plenkreskuloj de Trifingraj estas iom pli grandaj (ĉirkaŭ 40 cm aŭ 16 in en longo kun flugildistanco de 90-100 cm) ol la Ruĝkruraj (35-40 cm en longo kun flugildistanco proksimume 84-90 cm). Aliaj diferencoj inkludas pli mallongan bekon, pli grandajn okulojn, pli grandan, pli rondan kapon kaj pli malhelgrizajn flugilojn ĉe la Ruĝkrura. Dum la plej multaj nigrakruraj ja havas malhelgrizajn krurojn, kelkaj havas rozgrizajn ĝis ruĝetajn krurojn, igante kolorigon iom nefidinda identiga signo.
Kontraste al la makulecaj idoj de aliaj mevospecioj, idoj de tiu genro estas lanugaj kaj blankaj, ĉar ili estas sub relative malmulte da minaco de predado, ĉar la nestoj estas sur ekstreme krutaj klifoj. Male al aliaj mevidoj kiuj ĉirkaŭvagas tuj kiam ili povas marŝi, tiuj idoj instinkte sidas senmovaj en la nesto por eviti defali.[2] Junuloj bezonas tri jarojn por atingi maturecon. En vintra plumaro, ambaŭ birdoj havas malhelgrizan makulon malantaŭ la okulo kaj grizan malantaŭkolan kolumon. Ambaŭ seksoj estas videble nedistingeblaj.