Renon (Ritten) | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo | ||||
Provinco | BZ Sudtirolo | ||||
Geografia situo | 46° 32′ N, 11° 27′ O (mapo)46.5403911.457027Koordinatoj: 46° 32′ N, 11° 27′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 1154 m [+] | ||||
Areo | 111 km² | ||||
Loĝantaro | 8052 (2023) | ||||
Loĝdenso | 72 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Klobenstein, Unterinn, Oberbozen, Wolfsgruben, Oberinn, Mittelberg, Wangen, Lengstein, Lengmoos, Signat, Atzwang, Sill, Gissmann | ||||
Najbaraj komunumoj | Barbian, Bolzano-Bozen, Kastelruth, Karneid, Völs am Schlern, Jenesien, Sarntal kaj Villanders | ||||
Patrono | sankta Bartolomeo[1] | ||||
Festa tago | 24-a de aŭgusto | ||||
Nomo de loĝantoj | Rittner (itale renonesi) | ||||
Poŝtkodo | 39054 | ||||
Imposta kodo | H236 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 021072 | ||||
Telefona prefikso | 0471 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | ritten.eu | ||||
| |||||
Ritten - jen germane, ladine Renon, tiu nomo estis elektita itallingva nomo dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. La komunumon formas la vilaĝoj de la altebenaĵo Ritten. La urbodomo troviĝas en la vilaĝo Klobenstein. La altebenaĵo troviĝas inter la valoj de la riveroj Adiĝo (germane Etsch, itale Adige) kaj Eisack (itale Isarco) kaj superrigardas la provincan ĉefurbon Bolcano. La teritorio de la komunumo estas tute montara, sed relative ebena kompare kun la akra montoflanko sur kiu grimpas la vojoj kiuj atingas ĝin.
Fine de 2023 en la komunumo vivis 8 052 loĝantoj sur areo de 111,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km². Najbaras la komunumoj Barbian, Bolzano-Bozen, Kastelruth, Karneid, Völs am Schlern, Jenesien, Sarntal kaj Villanders.
Ritten estas ligita al Bolzano-Bozen ankaŭ per telfero kiu atingas la vilaĝon Oberbozen, kaj de tie mallarĝa fervojo iras ĝis Klobenstein. La plej alta loko de Ritten estas la monto Rittner Horn je 2260 metroj super la marnivelo.
Ĉiujare la 24-an de aŭgusto sur la herbejoj kaj paŝtejoj de la komunumo okazas granda besta foiro kaj etnografia festo okaze de la komunuma patrono, sankta Bartolomeo.[1] La komunumaj oficejoj, lernejoj kaj vendejoj tiam estas fermitaj, kaj ankaŭ plej multaj komunumanoj laborantaj aliloke tiam prenas feriotagon.