Rituksimabo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Struktura formulo | |||||||
![]() | |||||||
speco de kemiaĵo | |||||||
kemia kombinaĵo | |||||||
Ĝeneralaĵoj | |||||||
Nomo | Rituksimabo | ||||||
Alternativa(j) nomo(j) |
rituximab-abbs, rituximab-pvvr | ||||||
Kemia formulo | C6416H9874N1688O1987S44 | ||||||
CAS-numero-kodo | 174722-31-7 | ||||||
Konciza priskribo | gena-inĝeniera biologia kuracilo, destinita por trakti certajn aŭtoimunajn malsanojn kaj kelkajn tipojn de kancero | ||||||
Komercaj nomoj |
Rituxan, MabThera, Truxima, aliaj | ||||||
Karakterizaĵoj | |||||||
Molmaso |
143860,04 | ||||||
Sekurecaj indikoj | |||||||
| |||||||
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg). | |||||||
Rituksimabo (komerca marko Rituxan) estas gena-inĝeniera biologia kuracilo, destinita por trakti certajn aŭtoimunajn malsanojn kaj kelkajn tipojn de kancero[1]. Ĝi estas uzata por kuracado de lupuso, ne-Hodgkina limfomo, kronika limfocita leŭkemio, reŭmatoidaj artritoj, granulomatozoj kun poliangiitoj, idiopatia trombocitopenio purpura, pemphigus vulgaris, myasthenia gravis kaj buŝaj ulceroj pozitivaj al viruso Epstein-Barr[1][2][3][4]. Ĝi estas enigata forme de envejna infuzio[1].
Plej ofte flankefikoj aperas du horojn poste kaj inkludas erupciojn, jukon, malaltan sangopremon kaj spirmankon[1]. Povas okazi ankaŭ reaktiviĝo de hepatito B se ĝi jam haveblis, progreso de plurloka leŭkoencefalopatio kaj toksa epiderma nekrolizo[1][5]. Oni ne scias, ĉu ĝia uzado dum gravedeco estas danĝera por la bebo aŭ ne[1][6].
Rituksimabo estas hibrida monoklona antikorpo al proteino CD20, kiu origine troviĝas sur surfaco de B-ĉeloj de la imuna sistemo[7]. La proteino kaŭzas morton de tiuj ĉi ĉeloj[1].
Rituksimabo estis aprobita por medicina uzado en 1997[7] kaj estas en la listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano. La patento malvalidiĝis en 2016, do nun pluraj kompanioj tra la mondo produktas ĝin sub diversaj nomoj[8].