Per rivera rektigo aŭ kanaligo oni trafosas la nature ekzistajn meandrojn de rivero ĉe iliaj koloj. La riverfluejo fariĝas per tio pli mallonga kaj pli rekta, kaj la akvo fluas pli rapide. Je lokoj, kie rivero fluas tra du brancoj, ofte oni malfunkcias unu el tiuj. Rivera rektigo resp. kanaligo estas rimedo de la riverkonstruo.