Rivero Buller | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 170 km |
Fluo | |
Enfluejo | Tasmana Maro |
Geografio | |
Landoj | Nov-Zelando |
Regionoj | Tasmana Regiono |
La rivero Buller estas en la Suda Insulo de Novzelando.[1] Ĝi estas unu el plej longaj riveroj de la lando, kaj fluas dum 170 kilometroj el Lago Rotoiti tra la gorĝoj Buller kaj al Tasmana Maro ĉe la urbo Westport. Ĉar la lago Rotoiti mem estas nutrata de la rivero Travers oni povas konsideri, ke la fonto de la rivero Buller estas la baseno de la rivero Travers, ĉe la nordaj deklivoj de la Monto Travers ĉe la montaro Saint Arnaud. La Paparoa Montaro separas la riveron Buller el la rivero Grey. Grava flaŭro kaj faŭno troviĝas ĉe la baseno de la Buller, multo el kiu etendas al la deklivoj de la montaro Paparoa.
La maoria nomo por la rivero Buller, nome Kawatiri, estas rare uzata.