Jaime Royal "Robbie" Robertson (la 5-an de julio 1943 - la 9-an de aŭgusto 2023) estis kanada muzikisto, kantaŭtoro, komponisto, kantokomponisto, produktanto, kinoaktoro kaj verkisto de miksita origino, indiĝena kaj juda [1]. Plej konata kiel la gitaristo kaj ĉefa kantokomponisto de la muzikgrupo The Band kiu laboris kun Bob Dylan.
La revuo Rolling Stone vicigis lin 59-a en la listo de la 100 plej grandaj gitaristoj de ĉiuj tempoj [2]. En 1994, li estis elektita al la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo (Rock and Roll Hall of Fame) [3].
Kiel kantokomponisto, li estas plej konata kiel la verkinto de la kantoj The Night They Drove Old Dixie Down, Up on Cripple Creek, The Weight, Somewhere Down the Crazy River kaj multaj aliaj. Li ankaŭ komponis muzikojn por filmoj, ĉefe de Martin Scorsese, inkluzive de Raging Bull (1980), The Color of Silver (1986), Casino (1995), Shutter Island (2010), The Wolf of Wall Street (2013) kaj The Irishman (2019).