Robert Borden

Robert Borden
Persona informo
Robert Laird Borden
Naskonomo Robert Laird Borden
Naskiĝo 26-an de junio 1854 (1854-06-26)
en Granda Preo (Nov-Skotio)
Morto 10-an de junio 1937 (1937-06-10) (82-jaraĝa)
en Otavo
Tombo Beechwood Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Konservativa Partio de Kanado (1922–1937)
Uniisma Partio (1917–1922)
Konservativa Partio de Kanado (1891–1917)
Liberala Partio de Kanado (1867–1891) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Robert Borden
Familio
Patro Andrew Borden Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Eunice Jane Laird Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Laura Borden (en) Traduki (1889–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Frederick William Borden (en) Traduki (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
advokato
diplomato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Otavo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siro Robert Laird BORDEN GCMG PC KC (naskiĝis la 26-an de junio 1854 en Grand-Pré en Nov-Skotio - mortis la 10-an de junio 1937 en Otavo) estis kanada advokato, politikisto kaj la oka Ĉefministro de Kanado inter 1911 ĝis 1920 [1]. Borden apartenis al la Konservativa Partio de Kanado, kie li estis prezidanto de 1901 ĝis 1920. Antaŭ fariĝi ĉefministro li estis gvidanto de la oficiala opozicio (1901-1911).

Borden Apogis Brition en la Unua Mondmilito sendante masivajn trupojn al Eŭropo ĉe la Okcidenta Fronto. Post la fino de la milito, li ludis decidan rolon en transformado de la kolonia Brita Imperio en partnerecon de egalaj ŝtatoj, la Komunumo de Nacioj. Per saĝaj intertraktadoj, Borden certigis ke Kanado povus partopreni en la Konferenco de Parizo 1919 kaj iĝi sendependa membro de la lastatempe fondita Ligo de Nacioj.

Li komencis sian laborkarieron laborante kiel instruisto kaj studis al doktoro pri Civila Juro. Per lia kapablo kiel advokato Borden atingis diskonigon ĉie en Nov-Skotio kaj rezulte estis elektita al la Ĉambro de Deputitoj de Kanado en 1896 nome de la Konservativa Partio. En 1901 Borden anstataŭigis Charles Tupper en la gvidado de la partio kaj konkuris pri serio de elektoj kontraŭ la ĉefministro en ofico tiutempe, Wilfried Laurie de la Liberala Partio. li estis la tria novskoto por teni la plej altan politikan postenon en la lando.

Lia regado inkludis la implikiĝon de Kanado en la Unua Mondmilito kaj eksterlanda interveno en Rusio (la Kanada Siberia Ekspedicia Trupo), same kiel la Vinipega ĝenerala striko [2].

Burden estis la lasta kanada ĉefministro de Nov-Skotio kaj la lasta naskita antaŭ la Konfederacio de Kanado. La portreto de Borden aperas sur la kanada 100-dolara monbileto. Baldaŭ post la politika emeritiĝo de Borden, la liberaluloj revenis al la gvidado de la registaro sub William Lyon Mackenzie King kiu iĝis la centra politika figuro en kanada politiko dum la venontaj du jardekoj. Post lia politika emeritiĝo Borden reprezentis Kanadon denove en la Mararmea Konferenco ĉe Vaŝingtono je 1921. Borden mortis en 1937, prezidante la administradon de du bankoj.

La 19-an de majo 1938, la kanada registaro, reprezentita fare de la ministro respondeca por la Historiaj Ejoj kaj Monumentoj-Estraro de Kanado, honoris Borden kaj deklaris lin "persono de nacia historia signifo. "

Borden estis Crown Counsel (KC) kaj membro de la Canadian Crown Council (PC). En 1915 li estis nobeligita en la Ordeno de Sankta Miĥaelo kaj Sankta Georgo (GCMG).

  1. Robert Borden. Alirita 19 January 2022 .
  2. Borden, Robert. (January 15, 1969) Robert Laird Borden: His Memoirs, Volume 1. McGill-Queen's Press - MQUP. ISBN 9780773560550.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne