Robert Paxton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de junio 1932 (92-jaraĝa) en Lexington |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Harvard Kolegio Merton Universitato Vaŝingtono kaj Lee |
Okupo | |
Okupo | historiisto universitata instruisto politikologo |
Robert Owen PAXTON /ˈɹɑbəɹt ˈoʊɪn ˈpækstən/ (naskiĝinta la 15-an de junio 1932 en Lexington, Virginio) estas usona historiisto. Specialisto en la Dua Mondmilito, li precipe faris gravajn esplorojn pri la reĝimo de Vichy en Francio, el germanaj kaj usonaj arkivoj.
En 1973, kiam aperis lia verko La France de Vichy (Eo: Francio sub la reĝimo de Vichy) okazis pasiaj debatoj. Almenaŭ pro la fakto, ke li alportas novan rigardon pri tiu reĝimo, sekve pri Marŝalo Pétain, kiu ĉiam estis rigardata kiel ŝildo, subkomprenata por protekti la francojn kontraŭ la germanoj. Dume Charles de Gaulle el Londono rolludis glavon.
Interalie ĉar tiun sekurigan bildon (t.e. la ŝildo) li detruis, oni parolis pri "Paxton-a Revolucio".