Robert Reitzel

Robert Reitzel
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1849 (1849-01-27)
en Schopfheim
Morto 31-an de marto 1898 (1898-03-31) (49-jaraĝa)
en Detroit
Mortokialo Neŭrosifiliso Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanaangla
Loĝloko BaltimoreNov-JorkoVaŝingtonoDetrojto
Ŝtataneco Grandduklando Badeno
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Karl-Friedrich-Gymnasium Mannheim (en) Traduki
Bismarck-Gymnasium Karlsruhe Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 8
Okupo
Okupo verkisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Robert Reitzel (n. la 27-an de januaro 1849 en Weitenau, vilaĝo nuntempe en la komunumo Steinen en Badeno, nur 7 kilometrojn norde de Bazelo; m. la 31-an de marto 1898 en Detrojto) estis germana anarkiisto, verkisto, ĵurnalisto kaj ekde 1884 ĝis sia morto en 1898 redaktoro de la anarkiisma germanlingva usona revuo Der arme Teufel ("La kompatinda diablo"). Reitzel laboris ĉefe en Nordameriko.

Li estis protestema kaj provokema junulo, kiu komprenis sin sekvanto de la Revolucio de 1848 en Germanio, kies ideojn aparte lia patrino tre subtenis. Ne gravas ke la revolucio estis jam finita antaŭ ol li estis 1-jara, kaj ke en la sekvaj jaroj de la dua duono de la 19-a jarcento revoluciaj, demokratiaj kaj progresemaj ideoj estis tre malŝatataj kaj persekutataj de la aŭtoritatoj en la germanaj ŝtatoj. Tial estis nur konsekvence ke li en 1969, 20-jara, nur du monatojn antaŭ la abitura ekzameno, kiu finus la gimnaziajn jarojn kaj rajtigus al studado, estis elĵetita pro provokado el sia gimnazio. Post jaro da planado li decidis elmigri al Usono kaj jam en julio 1970, 21-jara, alvenis en Novjorko. Duonjaron li estis migra laboristo, kaj komence de 1871 dungiĝis kiel predikanto de separatisma kristana sekvo, kvankam li ne komprenis sin kristano. Sed lia retorika kapablo kvalifikigis lin por la posteno, kaj en ĝi li ankoraŭ plitrejnis siajn retorikajn kapablojn. Kvankam ekde 1872 li havis edzinon kaj familion kiun necesis nutri, li pro sia ateismo ankoraŭ en 1872 forlasis la bone salajritan postenon de kristana predikanto kaj ekde tiam perlaboris sian monon kiel libera parolisto. Krome li publikigis artikolojn en progresemaj usonaj, kaj longe havis la revon ekposedi propran germanlingvan progreseman gazeton, kvankam daŭris ĝis 1884 kiam li povis realigi sian revon per ekpublikigo de la revuo Der arme Teufel en Detrojto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne