Robert Stephenson, membro de la RS[1] (16a de Oktobro 1803 – 12a de Oktobro 1859) estis pionira fervoja inĝeniero. La nura filo de George Stephenson, nome "Patro de Fervojoj",[2] li sekvis la atingojn de sia patro. Robert estis nomita la plej granda inĝeniero de la 19a jarcento.[3]
Robert naskiĝis en Willington Quay, Northumberland, al George kaj Frances naske Henderson, antaŭ ili translokiĝis al Killingworth, kie Robert ricevis edukon en la loka vilaĝa lernejo. Robert ĉeestis ĉe la mezklasa lernejo de strato Percy en Newcastle kaj je la aĝo de dekkvin iĝis metilernanto ĉe la mininĝeniero Nicholas Wood. Li abandonis antaŭ la kompletigo de siaj tri jaroj por helpi sian patron inspekti la Fervojon Stockton kaj Darlington. Robert pasiĝis ses monatojn ĉe la Universitato de Edinburgo antaŭ eklabori tri jarojn kiel mininĝeniero en Kolombio. Reveninte, lia patro estis konstruanta la Fervojon Liverpool kaj Manchester, kaj Robert disvolvigis la vaporlokomotivon Rocket kiu venkis en la Konkurenco Rainhill en 1829. Li iĝis inĝenierestro de la Fervojo Londono kaj Birmingham en 1833 kun salajro de 1,500 pundoj jare. Ĉirkaŭ 1850 Robert implikiĝis en triono de la landa fervoja reto. Li desegnis la Altnivelan Ponton kaj la Reĝan Limoponton ĉe la Ĉefa Linio de la Orienta Marbordo. Kun Eaton Hodgkinson kaj William Fairbairn li disvolvigis tubajn pontojn el forĝita fero, kiaj la Ponto Britannia en Kimrio, kies desegno estis poste uzata por la Viktoria Ponto en Montrealo, dum multaj jaroj la plej longa ponto en la mondo. Li eventuale laboris por 160 komisioj el 60 kompanioj, konstruante fervojojn en aliaj landoj kiaj Belgio, Norvegio, Egiptio kaj Francio.[4]
En 1829 Robert edziĝis al Frances Sanderson kiu mortis en 1842; la paro ne havis infanojn kaj li ne reedziĝis. En 1847 li estis elektita Membro de la Parlamento por Whitby, kaj tenis sian sidlokon ĝis sia morto. Kvankam Robert malakceptis britan kavalirecon, li ricevis en Belgio la honoron de la Ordeno de Leopoldo, en Francio tiun de la Honora legio kaj en Norvegio tiun de la Ordeno de Sankta Olavo. Li estis elektita membro de la Reĝa Societo de Londono en 1849.[1] Li estis Prezidento de la Instituto de Mekanikaj Inĝenieroj kaj de la Instituto de Civilaj Inĝenieroj. La morto de Robert estis amplekse bedaŭrata, kaj lia funebra parado ricevis permeson de la reĝino Viktoria por trapasi tra Hyde Park, nome honoro antaŭe rezervita por membroj de la reĝa familio. Li estis entombigita en la Abatejo Westminster.