Robert Sterl

Robert Sterl
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1867 (1867-06-23)
en Dresdeno
Morto 10-an de januaro 1932 (1932-01-10) (64-jaraĝa)
en Struppen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Reĝlando Saksio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Altlernejo por Bildaj Artoj de Dresdeno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
ilustristo
genre painter (en) Traduki
grafikartisto
universitata instruisto
vidartisto
landscape painter (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Robert Hermann STERL - naskiĝis la 23-an de junio 1867 en Großdobritz (hodiaŭ Dresden-Dobritz) kaj mortis la 10-an de januaro 1932 en Naundorf - estis germana impresionisma pentristo. Li estis edzo de Helene Sterl (naskonomo: Hedelt, vivis 1872-1950).

En la jaroj 1881-1890 Robert Sterl studis en "Dresdener Kunstakademie" (Artakademio Dresdeno). Liaj instruistoj estis inter aliaj Julius Scholtz, Ferdinand Pauwels kaj Leon Pohle.

Post la studado Sterl laboris kiel libera pejzaĝo-pentristo, ilustris librojn, pentris portretojn. Dum 1896-1904 li instruis en virina pentrolernejo (Damenmalschule). Sterl estis ekde 1904 instruanto, ekde 1906 profesoro en la Artakademio Dresdeno.

En la jaroj 1908-1914 li plurfoje vojaĝis al Rusio. En la Unua mondmilito li estis militopentristo (1915-1918).

1919 li transloĝigas al Naundorf en Elba Grejsmontaro. Malsana ekde 1920 li mortis 1932. Lia tombo troviĝas en la ĝardeno de sia domo, kiu hodiaŭ - ankoraŭ en origina stato - estas muzeo (Robert-Sterl-Haus).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne