Robert Cecil | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Robert Gascoyne Viscount Cecil |
Naskiĝo | 14-an de septembro 1864 en Cavendish Square |
Morto | 24-an de novembro 1958 (94-jaraĝa) en Royal Tunbridge Wells |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Alma mater | Universitata Kolegio Eton College ![]() |
Familio | |
Patro | Robert Arthur Talbot Gascoyne-Cecil, la tria markizo de Salisbury ![]() |
Patrino | Georgina Gascoyne-Cecil, Marchioness of Salisbury (en) ![]() ![]() |
Frat(in)oj | Maud Palmer, Gwendolen Gascoyne-Cecil (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Edz(in)o | Eleanor Lambton (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato esperantisto diplomato ![]() |
Por la politikisto de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, bv. klaki Robert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury
Oni ne konfuzu lin kun lia patro Robert Gascoyne-Cecil, 3rd Marquess of Salisbury, kiu estis trifoje ĉefministro de Britio (1885, 1886–1892, kaj 1895–1902).
Robert CECIL [sesil], plennome Edgar Algernon Robert Gascoyne-Cecil, 1st Viscount Cecil of Chelwood, (14-a de septembro 1864 – 24-a de novembro 1958) estis angla esperantisto, brita juristo, politikisto kaj diplomato, Lordo kaj eksministro de Britio.
Unu el la arkitektoj de la Ligo de Nacioj, en 1937 li ricevis la Nobel-premion pri paco (vidu la apudan Nobel-medalon).