![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Robert Schumann. |
Robert SCHUMAN [ŝUman] naskiĝis la 29-an de junio 1886 en Luksemburgo, la ĉefurbo de la grandduklando Luksemburgo. Li mortis la 4-an de septembro 1963 en Scy-Chazelles, kiu situas tuj apud Metz, en la departemento Moselle, en la regiono Loreno (Francio / Eŭropo). Li estis franca politikisto kaj estas konsiderata kiel unu el la patroj de la eŭropa konstruado, precipe famiĝinta per sia deklaro de la 9-a de majo 1950. Li nun estas Servisto de Dio en la Katolika Eklezio - do jam komenciĝis kanona proceso por la beatproklamo.