Roger Bacon | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Roger Bacon | ||
Naskonomo | Roger Bacon | |
Naskiĝo | ĉ. 1214 en Ilchester | |
Morto | 1294 en Oksfordo | |
Tombo | Church of Ss Edmund and Frideswide (Greyfriars Church) (en) ![]() St Ebbe's Church (en) ![]() ![]() | |
Religio | katolikismo vd | |
Etno | Angloj vd | |
Lingvoj | Mezepoka latino vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Oksfordo ![]() | |
Profesio | ||
Alia nomo | Doctor Mirabilis vd | |
Okupo | filozofo alkemiisto tradukisto inventisto matematikisto astrologo muzikologo muzika teoriisto fizikisto teologo verkisto ![]() | |
Laborkampo | Teologio kaj naturfilozofio ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Opus Majus ❦ Opus Minus ❦ Opus Tertium ❦ Summa Grammatica vd | |
Filozofo ![]() | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Roger BACON (naskiĝis ĉ. 1214 ĉe Ilchester en Somerset, mortis 1294 en Oksfordo) estis angla franciskana monaĥo, filozofo kaj instruisto. Li estas konsiderata frua proponanto de empiriaj metodoj kaj iusenca antaŭulo de Francis Bacon, Galilejo kaj Kartezio.
Li ricevis la latinan kromnomon doctor mirabilis (mirinda instruisto). Tamen li ne havis verajn disĉiplojn aŭ posteulojn. Unu el liaj postuloj estis, ke filozofoj lernu ne nur la latinan lingvon, sed ankaŭ la helenan kaj araban, por legi filozofiajn kaj bibliajn tekstojn en originala formo kaj ne riski erarojn pro mistradukoj.
Li proponis lingvo-instruan metodon surbaze de universala gramatika modelo laŭ kiu eblas kompreni lingvon post tri-taga lernado. Li tamen avertis, ke aktiva traduko al nova lingvo bezonas kelkjaran lernadon kaj fluan uzadon kelkdekjaran.