![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Alectoris graeca (Meisner, 1804) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Distribuado de la Rokperdriko rozkolore en sudorienta Eŭropo, dum la aliaj parencoj montras aliajn kolorojn.
| ||||||||||||||
vidu tekston. | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
Perdix graeca Meisner, 1804 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La rokperdriko (Alectoris graeca) estas specio de birdo de la subfamilio de perdrikenoj en la familio de Fazanedoj.
Tiu membro de la grupo de la perdrikoj havas sian ĉefan (indiĝenan) teritorion en sudokcidenta Azio kaj sudorienta Eŭropo, kaj estas tre proksime rilata kaj tre simila al sia orienta similulo, la Ĉukaro, A. chukar.
Tiu estas specio de loĝantaj birdoj en sekaj, malfermaj kaj ofte montecaj kampoj. La rokperdriko ŝatas la rokajn, ŝtonajn montajn deklivojn, sur kiuj kreskas la arboj nur sporade. Ĝi nestumas inter la rokoj de kio devenas la komuna nomo. Ili nestumas en fuŝe kovrita grunda skrapaĵo, kie la ino demetas 5-21 ovojn. La Rokperdriko manĝas ampleksan varion de semoj kaj iome da insektoj.