Rokytnice nad Jizerou

Rokytnice nad Jizerou
germane Rochlitz an der Iser
urbo
Panoramo de Horní Rokytnice kaj Lysá hora
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rokytnice nad Jizerou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Administra municipo Jilemnice
Historia regiono Bohemio
Montaro Karkonoŝa cismontaro, Gigantmontaro
Rivero Jizera
Situo Rokytnice nad Jizerou
 - alteco 520 m s. m.
 - koordinatoj 50° 43′ 32″ N 15° 26′ 01″ O / 50.72556 °N, 15.43361 °O / 50.72556; 15.43361 (mapo)
Areo 36,96 km² (3 696 ha)
Loĝantaro 2 533 (2024)
Denseco 68,53 loĝ./km²
Fondo 1574
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 512 44 ĝis 512 45
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0514
NUTS 5 CZ0514 577456
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rokytnice nad Jizerou
Retpaĝo: www.rokytnice.com
Portalo pri Ĉeĥio

Rokytnice nad Jizerou (germane Rochlitz an der Iser) estas urbo en Ĉeĥio kaj montara somerrestadejo en okcidenta Gigantmontaro. Ĝi troviĝas en Regiono Liberec, en distrikto Semily, en plilongigita valo de rojo Huťský potok inter masivoj de montoj Stráž (782 m), Čertova hora (1022 m) kaj Lysá hora (1344 m) kaj laŭlonge laŭ maldekstra bordo de rivero Jizera. Vivas ĉi tie 2 533 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Paseky nad Jizerou, Harrachov, Vítkovice, Jablonec nad Jizerou, Špindlerův Mlýn kaj Szklarska Poręba.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne