Rondoplaco

La Place de l’Étoile (Stelplaco), la unua trafikmalfermita rondoplaco, ekestis en 1901

Rondoplaco estas placo rondforma (sed ankaŭ kelkfoje ovalapoligona) en urboj. Konstruaĵo kiel fontoŝtonostatuo sed ankaŭ kelkaj arboj ĝenerale staras meze de la rondoplaco.

Pro la ĉiam pligranda nombro de veturiloj, plejparto de la rondoplacoj estas uzita de trafiko. La aŭtoj giras ĉirkaŭ la ronda centro. Oni nepre ne konfuzu la rondoplacojn kaj la trafikcirklojn ĉar la nocioj de vojkruciĝo kaj de placo ne estas interŝanĝeblaj. Unue, en la trafikcirkloj, la aŭto kiu jam penetris la cirklon ĉiam havas la prioritaton dum en la rondoplaco, la girantaj aŭtoj cedas la prioritaton al la alvenantaj aŭtoj. En la trafikcirkloj, la rapidlimigo estas ofte severa kaj regula (ofte ĉirkaŭ 40km/h) dum en la rondoplaco, la trafiko ĝuas kelkfoje veran rapidebligan aŭtovojon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne