Rosa Bonheur | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Marie-Rosalie Bonheur Juana Maria Maribel |
Naskiĝo | 16-an de marto 1822 en Bordeaux, Gironde, ![]() |
Morto | 25-an de majo 1899 (77-jaraĝa) en Thomery, ![]() |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 74 48° 51′ 30″ Nordo 2° 23′ 38″ Oriento / 48.858278 °N, 2.393778 °O (mapo) ![]() |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Raymond Bonheur ![]() |
Patrino | Sophie Marquis (en) ![]() ![]() |
Frat(in)oj | Auguste Bonheur (en) ![]() ![]() ![]() ![]() |
Amkunulo | Nathalie Micas Anna Elizabeth Klumpke ![]() |
Okupo | |
Okupo | lernejestro (1849–1860) artisto desegnisto skulptisto pentristo ![]() |
Verkoj | Ploughing in the Nivernais Gray Horse in Green Ten Studies of a Ram La Ĉevala Foiro |
Rosa Bonheur, denaske Marie-Rosalie Bonheur (naskiĝis la 16-an de marto 1822, mortis la 25-an de majo 1899) estis franca bestartistino, realisma pentristo kaj skulptisto. Kiel pentristo ŝi iĝis fama ĉefe pro du majstroverkoj: Labourage nivernais,[1] kiu estis unuafoje ekspoziciita ĉe la Salono de 1848, kaj estas nune en la Musée d'Orsay en Parizo, priskribas teamon de oksoj plugantaj kampon dum atento fare de kamparanoj antaŭ vasta paŝtisma pejzaĝo; kaj Le marché aux chevaux,[2] kiu estis ekspoziciata ĉe la Salono de 1853 (finigita en 1855) kaj estas nune en la Metropola Muzeo de Arto, en Novjorko. Bonheur estas amplekse konsiderata la plej fama ina pentristo de la 19a jarcento.[3]