|
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Rosario en la subŝtato Sonora de Meksiko, kaj pri ties ĉefa loĝloko. Pri aliaj signifoj de la vorto vidu la jenan apartigan paĝon.
|
Rosario estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Rosario de Tesopaco, ofte mallongigata Rosario. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26051. Rosario signifas en la hispana "Rozario".