Roscoff (jen france, bretone Rosko) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Finistère (jen france, bretone Penn-ar-Bed), en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2022 en la komunumo vivis 3 318 loĝantoj.
Iama ripozhaveno de korsaroj, de kie deiris la Johnnies vendi siajn rozkolorajn cepojn, Roscoff « urbeto kun karaktero[1] », estas eta banurbo, kiu konservis arkitektan heredaĵon de la 16-a kaj 17-a jc, kun grava haveno de pramŝipoj, de la kompanioj Irish Ferries kaj Brittany Ferries, kies sidejo estas tie, kaj deirhaveno al la britaj insuloj kaj Hispanio.
- ↑ Mairie de Roscoff : Roscoff labelita "Urbeto kun karaktero de Bretonio" en 2009. Arkivita el la originalo je 2011-07-20. Alirita 2012-04-27 .