Rosie la nitistino (anglalingve: "Rosie the Riveter") estas kultura ikono en Usono por la ses milionoj da virinoj, kiuj laboris pri la fabrikado de armiloj dum la Dua Mondmilito. Ĉi tiuj virinoj anstataŭigis la virajn laboristojn, kiuj estis fore dum la milito. Ĝi nun estas konsiderata kiel ikono de feminismo en Usono. Rosie kaj ŝia slogano "We can do it!" (Ni povas fari ĝin!) estis videblaj en ĵurnaloj, revuoj, kaj afiŝoj.