Rostislav Platt | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1908 en Rostovo ĉe Dono |
Morto | 30-an de junio 1989 (80-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo ![]() |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Respubliko Rusio Sovetunio Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | aktoro televida aktoro ![]() |
Rostislav Janoviĉ PLATT (ruse Ростислав Янович Плятт; la 13-a de decembro 1908 – la 30-a de junio 1989) estas rusia kina kaj teatra aktoro, Popola aktoro de USSR (1961), laŭreato de la Ŝtata premio de USSR (1982). Li naskiĝis en Rostov-na-Donu (esperante: Rostovo ĉe Dono), en 1928 li finis dramajn kursojn sub gvidado de J. A. Zavadskij kaj poste ludis en diversaj moskvaj teatroj.
Lia debuto en kino okazis en 1938 en komedio La trovito (1939), en kiu li brile ludis en dueto kun fama aktorino Faina Ranevskaja. Poste ili denove ludis kune en komedio Printempo (1947). La populareco de Platt estis bazita ne nur sur liaj scenaj kaj ekranaj verkoj, sed ankaŭ sur homaj kvalitoj de la aktoro, kiu enkorpigis tipon de inteligenciano, tre bezonatan por la epoko de la 1960-aj ĝis 1970-aj jaroj.
Siajn lastajn vivjarojn Rostislav Platt loĝis en ĉi-domo.