Rotacia motoro

rotacia dustela motoro el 1914, Germana Muzeo
Animacio

Rotacia motoro estas eksplodmotoro, ĉe kiu la moviĝo okazas male kompare al la tradicia piŝta motoro. Ĉe la rotacia motoro ne ekzistas rotacianta krankoŝafto, sed la aro da cilindroj moviĝas, rotacias ĉirkaŭ la lev-pivoto. Ĝi estis uzebla ĉefe en la pionira epoko de la aviado (ekz. Blériot XI, Fokker E1, Fokker E3).[1]

La motoron inventis la francaj fratoj Laurent kaj Louis Séguin.

  1. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne