Roy J. Glauber [roj glAŬb'r] (naskiĝis 1-a de septembro 1925) estas usona fizikisto, kaj Mallinckrodt profesoro de fiziko ĉe Universitato Harvard. Li gajnis duonon de la 2005-a Nobel-premion pri fiziko pro sia "kontribuo al la kvantuma teorio de optika kohereco"; la alian duonon partigis John L. Hall kaj Theodor W. Hänsch.