La Festo de la Rozario aŭ Rozarifesto (en germana: Rosenkranzfest) estas olea pentraĵo de 1506 de Albrecht Dürer, nune en la Nacia Galerio, Prago, Ĉeĥio. Laŭ la ĉeĥoslovakia artohistoriisto Jaroslav Pešina, ĝi estas "probable la plej bonkvalitega pentraĵo kiun germana majstro iam kreis."[1]