Tiu konstruaĵo situas ĉe la strato Balcarce 50, en Bonaero, antaŭ la historia Placo Majo. Ties karaktera koloro estas roza kaj ĝi estas konsiderata unu el la plej emblemaj konstruaĵoj de Bonaero. Ĝi gastigas la Muzeon de la Casa de Gobierno (registarejo), kun objektoj rilataj al la prezidintoj de la lando. En 1942 ĝi estis deklarita Historia Nacia Monumento.